Kongreso de Esperanto 2015: Intervjuo de Xavier Dewidehem

Publié le 11/07/2015 par Éditions Assimil
3 commentaires

2015-LilleGrandPalais-MaximeDufour

Lillo akceptas la 100an Universalan Kongreson de Esperanto de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Jen okazo renkonti Xavier Dewidehem, prezidanton de la loka kongresa komitato, kaj diskuti kun li pri la “Internacia Lingvo” kaj la celoj de la kongreso.

Ni imagu, ke mi estas junulino aŭ junulo kaj vi devas kelkafraze konvinki min lerni Esperanton. Kion vi dirus?
Ĉu vi deziras vojaĝi, amikiĝi en multaj landoj kaj povi komuniki egalece, ekster la kutimaj, ofte supraĵaj aŭ komercaj rilatoj? Tion ebligas Esperanto; krome ĝiaj simpleco kaj reguleco igas ĝin la plej rapide lernebla lingvo. Vizitu Interreton: vi miros pro la nuna disvolviĝo de tiu lingvo kaj pro ĝiaj tre diversaj utiligoj.

Kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo? Ĉu kreskas la nombro de parolantoj? Ĉu tiom da virinoj, kiom da viroj?
Oni taksas, ke estas inter 2 kaj 10 milionoj da Esperanto-parolantoj en la mondo. Tiu takso baziĝas sur la nombro de Esperanto-asocianoj, la nombro de venditaj libroj, la nombro de renkontiĝanoj kaj kongresanoj, ktp. Estas tiel malfacile mezuri tion, kiel mezuri la nombron de ŝakludantoj aŭ gitaristoj: ne ekzistas deviga popolnombrado!

La divido inter viroj kaj virinoj ekvilibras. Koncerne kreskon, ĉi tiu estas reala, i.a. dank’ al Interreto, kiu faciligas la lernon de la lingvo per senpagaj, korektataj retkursoj kaj per kontaktoj por uzi ĝin facile.

Demando pri famuloj: kiu estas la plej fama Esperanto-parolanto en la mondo?
Mi prefere parolu pri famaj subtenantoj de Esperanto. Inter ili estas ekz. Lev Tolstoj, sed ankaŭ kaj precipe Jules Verne, kiu prezidis la Esperanto-klubon de Amieno (norda Francio) kaj ekredaktis romanon Esplorvojaĝo antaŭ sia forpaso: ĉi tiu nefinita verko devis priskribi la meritojn de la internacia lingvo.

Kiel karakterizi Esperanton kompare kun aliaj lingvoj (sintakso, vortoprovizo, prononco, ktp. krom tio, ke ĝi estas artefarita lingvo)?
Ĝi estas lingvo ne pli artefarita ol la plimulto de la lingvoj, ekzemple la novgreka, la hebrea aŭ la indonezia, kiuj nombras milionojn da parolantoj. Esperanto, kiu venas de la hindeŭropa lingvaro, distingiĝas precipe per sia reguleco kaj la manko de malfacilaj konjugacio kaj vortformoj. Per 16 bazaj reguloj oni scias la Esperantan gramatikon. Ekzemple la regulo “unu sono = unu litero kaj unu litero = unu sono” faciligas la prononcon kaj evitigas ortografiajn erarojn. Ni tiom kutimas al la esceptoj en la franca aŭ la angla, ke la lernado de Esperanto surprizas vere bone. Plie, la vortfarado el radikoj kaj afiksoj ŝparigas multan memoron kaj malfermas ampleksan vortprovizon je ĉiu lerno de nova radiko.

Oni ofte emfazas la intereson de Esperanto por lerni aliajn lingvojn. Kiuj estas tiuj avantaĝoj?
Esperanto estas propedeŭtika lingvo, t.e. ke ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Unue, ĝia vortprovizo fontas el la lingvaroj latinida, ĝermana kaj slava tiel, ke en tiuj lingvoj oni retrovos multajn vortojn jam konatajn en Esperanto. Cetere, Esperanto ankaŭ ebligas al ni francparolantoj pli bone koni nian lingvon! Plie, per sia reguleco kaj klara gramatiko Esperanto facile metas la lernanton en staton de sukceso, kio pligrandigas lian/ŝian memfidon rilate lingvan lernadon kaj kuraĝigas lin/ŝin lerni pliajn lingvojn.

“I speak Esperanto like a native.” Ĉi tiu ŝerco de la irlando Spike Milligan (1918-2002) senvaloriĝis, ĉar ja ekzistas denaskaj Esperanto-parolantoj. Kiaj ili estas?
Plejofte ili estas gefiloj de homoj, kiuj interkoniĝis dank’ al praktiko de Esperanto kaj fondis familion. Do ili denaske aŭdis siajn gepatrojn en tiu lingvo hejme, kaj poste ili kreskante malkovras la lingvon de la lando, kie ili vivas. Tiel ili estas almenaŭ dulingvuloj, kiam ili enlernejiĝas.

7. Oni ĵus celebris la 70an datrevenon de la liberigo el la koncentrejoj. Esperanto-parolantoj estis deportataj, sed ankaŭ Stalin persekutis ilin. Kial tia persekuta obstino?
Tute simple ĉar diktatoroj ne ŝatas tion, kio povas faciligi la interŝanĝojn inter individuoj ekster la diktatora kontrolo… Esperanto estas sendependa de ĉia influo politika, religia aŭ ekonomia, kaj ĝi celas faciligi la komunikadon inter civitanoj.

Esperanton subtenas la ĉina reĝimo, kaj Ĉinio enkalkulas 18 universitatajn kursojn en Esperanto. Ĉu tiu subteno de totalisma reĝimo ne iel embarasas kompare kun la humanismaj valoroj, kiujn principe portas la lingvo?
Esperanto estas nenies kaj ĉies propraĵo. Do oni ne povas malpermesi al iu subteni ĝin. Ni tamen precizigu, ke tiu subteno ĉefe estis maniero rifuzi la usonan imperiismon. Ĝi do estas politika elpaŝo de Ĉinio…

Esperanto volas esti universala, sed ĉu estas unueca konceptado pri Esperanto de la diversaj komunumoj? Alivorte, ĉu la celoj estas samaj laŭ la komunumoj?
Jes, feliĉe! Ĝuste tial la lingvo estas tiel stabila kaj ĝiaj reguloj ne ŝanĝiĝis post pli ol 120 jaroj da praktikado. Ekzistas Akademio de Esperanto kompareble kun la Franca Akademio por la lingvo de Molière. La ekzistomotivo de Esperanto estas faciligi la komunikadon inter malsamlingvaj homoj kun egalrajta lernado, tiel ke ĉiam ĝi estu la plej facila lingvo lernebla. Do estas facile trovi senfinajn utiligojn laŭ tiu simpla bazo, ne perfidante la originan ideon.

Kiel oni faras novan vorton en Esperanto? Ĉu freŝdata ekzemplo?
Neologismoj povas aperi en Esperanto, tamen tio ne oftas pro la strukturo de la lingvo kaj pro la vortfaraj ebloj. Plimulton el la novaj nocioj oni povas vortigi per jam ekzistantaj radikoj. “Komputilo” fariĝis per la kombino de “komput” kaj “ilo”: ne necesis la enkonduko de nova radiko en la vortprovizon. Oni aparte atentas tion por konservi la facilan lerneblecon de Esperanto. Ĉio estu direbla, sed per minimumo da radikoj por ne pezigi la lernadon.

Ĉu estas kolekto da kontraŭknaloj, ŝercoj aŭ vortludoj en Esperanto? Ĉu ekzemplo?
Esperanto estas plene vivanta lingvo, kiu ebligas esprimon ĉiukampe, inkluzive humure. Memkompreneble estas multaj ŝercoj kaj vortludoj. Iuj Esperantaj aŭtoroj fakiĝis pri humura verkado: mi pensas precipe al la franco Raymond Schwartz. Vortludaj kolektoj ja ekzistas.

Jen simpla ekzemplo: Esperanto ebligis al pluraj homoj renkonti, amindumi kaj eĉ geedziĝi kaj fondi familion — tion mi ĵus diris. Tiel ke kelkaj kvalifikis Esperanton “edzperanto”!

En 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio. Lillo akceptas la 100an Universalan Kongreson. Mi divenas, ke tio neniel rezultas el hazardo?
Prave! Ni volis emfazi la historian ligon inter Esperanto kaj norda Francio. Tiel la 100a Universala Kongreso de Esperanto estas reveno al la origino. Pro la prognozita alta nombro de kongresanoj (inter 2500 kaj 3000), en la Lilla kongresejo Lille Grand Palais okazos la Centa de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto. Ni ofertas ĉiutagajn ekskursojn en Bulonjon-ĉe-Maro por iri laŭ la paŝoj de la unuaj kongresanoj de 1905. La turisma logo de Francio kaj la evidenta historia simboleco de nia regiono rilate Esperanton klarigas la multan aliĝon al tiu kongreso.

Kion celas la Lilla Kongreso?
La celo de la Universala Kongreso de Esperanto en Lillo estas duobla. Unue ni celas prifesti la 100an numeron de tio, kio estas la plej ampleksa Esperanto-renkontiĝo en la mondo. La kongresanara programo estas tre diversa kaj altkvalita. Ni volas, ke la partoprenantoj memoru elstaran eventon kaj bonegan bildon de nia regiono kaj de nia lando.

Due ni celas ankaŭ diskonigi Esperanton al la lillanoj, nordfrancianoj kaj turistoj. La Universala Kongreso malfermiĝas al la publiko: ni proponas senpagajn ekspresajn kursojn pri Esperanto, ekspoziciojn, muzikanimaĵojn kaj koncertojn en publikaj lokoj de la urbo, kaj eĉ futbal-matĉon inter la teamo de Okcidenta Saharo kaj nia esperantista selektitaro! La Universala Kongreso estos ideala okazo por ĝuigi al la loĝantaro tiun unikan etoson internacian kaj multkulturan.

http://www.lve-esperanto.org/lille2015/fr/
Facebook I Twitter

Commentaires

Par Serbero le 12/07/15 à 21h48

Bona artikolo! Mi ne sciis, ke ĉe Assimil estas Esperanto-patrolantoj! ^^

Par Louis LAZARO le 17/07/15 à 22h51

Jen tre interesa artikolo pri esperanto kaj la 100a universala kongreso en Lillo. La demandoj estas tiel kiel la respondoj tre inteligentaj kaj permesas prezenti la aferon klare kaj simple.

Par jehaisleskookies le 07/08/15 à 17h23

interesa ! kaj kortuŝa legi tiun samregionanoj, de kiu mi spektis la unuan paroladon (tutjunula kaj emociita) en Bulonjo-ĉe-maro, kaj la lastan (denove emociita, ĉar ĉu ne, ne estas io ajn inaŭguri tutmondan kongreson ! – kaj lasta ĉar li intencas nun forlasi la respondecajn postenojn en la movado)

Ajouter un commentaire

Interviews

articles populaires

Les nouveautés de la rentrée

08/08/13
192 commentaires

Sanskrit : le making-of

06/06/13
111 commentaires

Nouveautés Assimil :
ce qui vous attend à la rentrée

24/06/14
103 commentaires

Nouveautés : ce qui vous attend
au premier trimestre 2014

01/01/14
74 commentaires

La méthode Assimil
disponible en digital

27/08/13
61 commentaires

Latin : retour vers le futur

28/09/15
57 commentaires

Les nouveautés de la rentrée 2015

05/08/15
55 commentaires

Une nouvelle ligne graphique
pour la collection sans peine

11/08/15
52 commentaires

Le roumain, Ionesco et la méthode Assimil : entretien avec Vincent Ilutiu

14/04/14
33 commentaires

Nouveauté :
l’anglais au quotidien 2014

14/10/13
29 commentaires

derniers commentaires

au hasard

Dans la bibliothèque de
Philippe Blanchet

01/07/16
4 commentaires

La langue des signes :
quels sont les grands principes ?

18/05/16
3 commentaires

39. Le mot du jour – Today’s word
La palabra del día – La parola del giorno
Het woord van de dag

12/12/13
0 commentaire